Internacia
#Esperanto-Beno
Ĉiam estas ĝojiga afero vidi Esperanto-vorton en ne-Esperanta kunteksto. Vidu sur la aldonita foto, kion mi vidis hieraŭ en Hago. 🥰
BENU estas nomo de reto de apotekoj en Nederlando kaj ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo. La apotekoj en Nederlando havas liver-servon al hejmoj. Ili liveras medikamentojn al malsanaj kaj maljunaj homoj, kiuj mem ne povas veni al apoteko.
Mi sufiĉe ofte vidas sur vojoj aŭtojn kun emblemo BENU. Kaj hieraŭ mi vidis la unuan fojon la BENU-biciklon. Juna knabo parkis por momento la biciklon por liveri la medikamentojn ĉe proksimaj pordoj.
Beni signifas en Esperanto solene alvoki dian favoron sur iun aŭ sur ion.
BENU zorgas kaj prizorgas, Dio benu la (pri)zorgantojn. 💚