Sukcese okazis la 6-a Speciala Ekskurso, 2025 en Nepalo
Sukcese okazis la 6-a Speciala Ekskurso, organizita de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), kiu daŭris de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2025. Tio ĉi estis la unua vere fruktodona programo por la Esperanto-movado en Nepalo ekde la komenco de la KOVIM-19-pandemio. NEspA efektive instruis multajn nepalanojn, utiligante …