Yves Nevelsteen

Komputeko

Komputeko (mallongigo de “Prikomputila terminokolekto”) estas reta projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino.

Komputeko-retejo

La Komputeko-retejo estas seslingva (Esperante, angle, nederlande, germane, france kaj hispane) kaj enhavas tradukojn de la angla al Esperanto por preskaŭ 10 000 vortetoj.

Komputeko-libretoj

Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius en 2008 prezentiĝis la unua Komputeko-libreto. Ĝi enhavis 7500 tradukojn de usonanglaj prikomputilaj vortoj al Esperanto. Dua eldono de la Komputeko-libreto aperis kaj estis prezentita dum Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en aprilo 2012. Temas pri verko kun 7800 kapvortoj kaj pli ol 500 aldonoj kaj modifoj. En ĝi aperas ankaŭ bildvortareto kaj listo kun plej ofte uzataj prikomputilaj vortoj en pluraj lingvoj. Legi pli…

Alklaku la kovrilon de la eldono el 2012 por elŝuti PDF-dosieron:

Jen prezento de Komputeko.net pere de intervjuo kiun faris Loïc Rossi kun mi en novembro 2017.

Dum Polyglot Gathering 2015 en Berlino mi prelegis en la angla pri Komputeko. Jen: