Yves Nevelsteen

Literumilo Esperanta

Enkonduko

Unu el la grandaj defioj de Esperanto estas, ke la nombro de fluparolantoj estas tre limigita. Eĉ homoj kiuj instruas ĝin, ofte eraras. Abundas eraroj; provlegantoj mankas ktp.

Ekzistas tamen bonegaj iloj kiuj povas helpi pri tio. Imagu, se ĉiu uzus literumilon antaŭ ol sendi retmesaĝon. Kaj imagu, kiam la literumilo ne donas kontentigan rezulton, ke ni esperantistoj povas plibonigi ĝin. Tio sonas kiel revo! Tamen ne temas pri revo. Ni vivas en 2022; nuntempe estas multegaj teĥnikaj ebloj.

Ekzistas bona malfermitkoda literumilo. Volontulaj programistoj povas ĝin mem perfektigi. Nur mankas kunordigo kaj instigo…

Imagu havi altnivelan gramatikkontrolilon por Esperanto kiu

  • atentigus komencantojn pri verŝajnaj eraroj, ne nur literumaj, sed ankaŭ gramatikaj;
  • donus ŝanĝoproponojn, ordigitajn laŭ verŝajneco, laŭ la erarkunteksto;
  • helpus ankaŭ al spertaj Esperantistoj per “kontrollegado” de longaj dokumentoj.

Tiaj gramatikkontroliloj jam delonge ekzistas por multaj naciaj lingvoj. Ekde 2009 tio ekzistas ankaŭ por Esperanto!

Languagetool – literumilo ankaŭ en Esperanto

Lingvoilo (LanguageTool) estas libera plurlingva programo por kontroli stilon kaj gramatikon en Esperanto, sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj. Ĝia retejo iam ekzistis en Esperanto, sed jam ne plu. Ni provos tamen ĝin rehavi 💪.

Intertempe jen grava demando: kiel uzi la interfacon en la nederlanda (per https://languagetool.org/nl), sed tamen tuj malfermi kadron en kiu teksto en Esperanto estos kontrolita?

Ekzistas Languagetool-kromprogramoj por pluraj retumiloj, por Word, OpenOffice, LibreOffice kaj Google Docs. Bedaŭrinde (ankoraŭ) ne ekzistas kromprogramo por PDF.

Mi mem kutime uzas la Languagetool-redaktilon. Por uzi ĝin, unue registriĝu. Poste kopiu-algluu tekstojn kiujn vi volas provlegi. Teorie eblas ankaŭ importi Word-dokumenton, sed mi konstatis, ke tio malpli bone funkcias por Esperanto.

Iamaj kunlaborantoj: Bertilo – Dominik – Hokan – Marek

20220321 – Robin: Mi fakte iam (en 2016!) prilaboris similan ilon, kune kun iu alia. Sed mi pensas, ke mi jam perdis mian tiaman laboron. Mi memoras, ke mi tiam kun iu kolektis sufiĉe longan liston de eblaj eraroj/korektoj/ŝanĝproponoj. Mi devus iam retrovi tiun diskuton, estis reta diskuto. Mi memoras, ke mi ankaŭ havis la ideon, ke ĝi povas fari proponojn rilate malfacilajn vortojn. Ekz. ĝi povas rekomendi pli facilajn vortojn, aŭ rekoni neoficialajn/ne-piv-ajn vortojn, ktp. Estas multaj ideoj.

Literumilo por Telegram

Iam eblis 🙂 Eble en la nuna versio por Windows, nur eblas uzi la literumilon de la operaciumo?

Kiel akiri literumilon por esperanto en TelegramDesktop

20210504 https://t.me/eteveto skribis en la Telegram-grupo Language: Esperanto la jenon:
La solvo de @navigisto. En linukso. Per agordilo de Telegram ŝaltu literumadon por iu lingvo, por ekzemple por la estona. Post preno de vortaro el reto aperos necesa dosierujo. Nu iru en ĝin:

cd ~/.local/share/TelegramDesktop/tdata/dictionaries/et_EE

Kaj ni prenu esperantajn vortarojn:

wget https://raw.githubusercontent.com/LibreOffice/dictionaries/master/eo/eo.aff
wget https://raw.githubusercontent.com/LibreOffice/dictionaries/master/eo/eo.dic

Ni konservu originajn vortarojn (aŭ forigu, ne gravas):

mv et_EE.aff et_EE.aff.bak
mv et_EE.dic et_EE.dic.bak

Ni ligu esperantajn vortarojn al nomoj de estonaj vortaroj:

ln -s eo.aff et_EE.aff
ln -s eo.dic et_EE.dic

Por vindozo la agmaniero estas sama – ŝaltu, trovu dosierujon, prenu ielmaniere vortarojn, submetu dosierojn.

Aliaj iloj kaj ligiloj