Yves Nevelsteen

Vortara laboro

Ĉu eblas aldoni vortarajn serĉujoj surbaze de la serĉujo en http://verkoj.com/lauteme/helpiloj/search.php?

Referencoj por mi

Vortaro nederlanda-Esperanto https://vortaro.nl/ (uzas la malnovan nederlandan ortografion)

Ekzemplaj frazoj

Tatoeba estas kunlabora projekto celanta kolekti multajn frazojn tradukitajn en diversajn lingvojn.

ESPDIC estas iom fama vortaro angla-Esperanto-angla kreita de Paul Denisowski. Ĝi enhavas 63 478 vortojn. Ĉar ESPDIC estis desegnita por faciligi al iu ajn uzi la vortaron en siajn proprajn projektojn, ekzistas pluraj retejoj kaj apoj kiuj uzas ĝiajn datumojn.

De somero 2018 ekzistas nova germana-Esperanta vortaro en TTT. Respondecas pri la vortaro Albrecht Kronenberger. Li bazis sin sur la vortaro de Thomas Schütz kaj aldonis multe da materialo, interalie proverbojn, la nomojn de la konstelacioj kaj de multaj plantoj kaj bestoj, la enhavon de Kleines Wörterbuch de Ulrich Matthias kaj Dietrich Weidmann kaj aliaj. La vortaro nun ampleksas pli ol 93 000 kapvortojn. Serĉi en la vortaro DE-EO.

Dictionnaire espéranto-français

Gran Diccionario Español-Esperanto estas dulingva vortaro kun preskaŭ 51 000 kapvortoj sur 1279 paĝoj, kompilita de Fernando de Diego. Ĝi enhavas multajn ekzemplojn de vortuzo en hispanaj frazoj kaj idiotismoj kun iliaj korespondaj esperantlingvaj ekvivalentoj. La vortaro estas libere konsultebla en interreto.