Markoj en Esperanto

Markoj en Esperanto

Neesperantistaj asocioj kaj firmaoj kiuj tamen konscie elektas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj! Esperanto estas pli populara ol tiom, kiom multaj imagas. Markolibro ne nur helpas esperantistojn konscii pri grupoj, kiuj mem elektas nomon en Esperanto, sed montras al tiuj grupoj, ke nia komunumo pozitive atentas pri ili. Tio naskas eblojn por pluraj kunlaboroj kun grupoj, kiuj agadas komerce aŭ pri aliaj kampoj de nia socio. Mi intertempe laboras pri nova, kvinlingva eŭropa Markolibro, kiu povos evolui al alikontinentaj markolibroj. Temas pri longedaŭra projekto. Regule aperas novaj markonomoj. Via subteno estas nepra instigo al tio!

Ŝajnas esti nova tendenco: doni al kompanio, produkto aŭ servo nomon en Esperanto. En 2015, ekzemple, la flandra Ruĝa Kruco malfermis du novajn gravajn konstruaĵojn en Mechelen: Sango kaj Sukuro. Vredeseilanden en somero de 2017 decidis adopti novan nomon tutmonde: Rikolto. Mia intereso estis vekita…

Beneluksa eldono (NL)

Post iom da serĉado mi trovis ke en 2011 aperis listo de ĉ. 90 markoj/varoj en la retpaĝo http://esperantomarkoj.inf.hu/  Mi ek-ĝisdatigis tiun liston, sed rapide rimarkis ke nur en Belgio ekzistas pli ol 100 (!) belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto. Mi entuziasmiĝis pri tio kaj kreis nederlandlingvan broŝuron. Mi baldaŭ rimarkis, ke multaj kompanioj kaj asocioj trovis inspiron en Esperanto por sia (nova) nomo ankaŭ en Nederlando. Mi tiam decidis fari Beneluks-version. Ĝi estis eldonita en 2019.

120-paĝa libro (nederlandlingva) kostas 6 EUR kaj estas aĉetebla nur en la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo aŭ rekte de Yves Nevelsteen dum renkontiĝoj.

La markolibro-projekto iĝis parto de fonduso Instigo. Tial mi povas senpage disponigi la du aperintajn verkojn en PDF-versio. Alklaku la bildon por ĝin elŝuti:

Tutmonda eldono (EO)

Nuntempe mi laboras pri internacia markolibro. Tio estas ege multe da laboro!

Mi kreis Telegram-grupon “Markoj en Esperanto” kie ni kune kolektas kaj prikomentas Esperanto-inspiritajn markonomojn. Mi invitas vin aliĝi al tiu grupo. Estas jam 67 membroj! (2024-08)

*NOVA* (2024-08) Regule aktualigata provizora alfabeta listo (PDF) de Esperanto-inspiritaj markonomoj aperas en https://mallonge.net/markoj-alfabete. Se vi volas konkrete scii kiu trovis specifan markonomon, scivolas pri detaloj aŭ volas vidi fotojn kaj emblemojn, serĉu tion en nia Telegram-grupo https://markoj.telegramo.org. Listigi tion nuntempe por ĉiu unuopa nomo vere ne estis fareble. Eble tamen iam aperos libro aŭ retejo.

Regule kontribuis rekte aŭ malrekte interalie Łukasz Żebrowski, Pŝemek Wierzbowski, Rogier Huurman, Heidi Goes, Herman Deceuninck, Klaas Dijkstra, Didier Loison, Roland Rotsaert, Valère Doumont, Lode Van de Velde, Eric Nemes, Jolanta van Holstein, Aleks Kadar, Istvan Ertl, Galeks, Françoise Noireau, Esperanto Hezberg kaj Aleksandra Watanuki. Aparte multe helpis Pablo (uzanto ‘pagano’) kiu kontaktis plurajn firmaojn por peti konfirmon, ĉu la marknomo estas Esperanto-inspirita.

Ĉar ne ĉiu volas ekkoni, instali aŭ ekuzi novan programon kiel Telegram, mi eksportis la babilejan historion de la grupo. Alklaku la ĉi-suban dekstran bildon por tralegi ĝin kiel en normala retejo!