Jen retpaĝo por helpi vin. Se mankas la respondo al via demando en ĝi aŭ vi havas sugeston, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org. Yves Nevelsteen, ĉefhelpanto de Eventa Servo de UEA, persone respondos kiel eble plej rapide.
Tabelo de enhavo
Registriĝi kaj ensaluti
Kial mi devas registriĝi por uzi la retejon?
Vi povas uzi la retejon sen registriĝi. Registriĝo havas tamen plurajn avantaĝojn:
- vi povas mem krei eventan paĝon kaj tiel diskonigi informojn pri via kunveno, evento aŭ kurso
- vi povas ĉe evento indiki, ke vi pri ĝi interesiĝas. Se vi faras tion, aŭtomate vi ricevos memorigajn retmesaĝojn
Kiel registriĝi? Pri kio atenti?
Alklaku ĉi tiun ligilon por registriĝi: https://eventaservo.org/r.
Se vi havas dubon, spektu ĉi tiun filmeton. Ĝi klarigas kiel registriĝi.
Post kiam vi registriĝis, ni aŭtomate sendos al vi retmesaĝon.

Se vi ne ricevas la mesaĝon, kontrolu vian spamujon. Nur post kiam vi alklakis la ligilon en tiu mesaĝo, vi povos ensaluti. Jen kiel aspektas la mesaĝo:

Se vi ne ricevis la mesaĝon aŭ ial ne povas aŭ volas alklaki la ligilon, ne hezitu kontakti nin, kaj ni mane aktivigos vian registriĝon.
Post kiam vi alklakis la ligilon, vi iras al la retejo kaj povas ensaluti:

Kiel ensaluti?
Iru al la ensaluta paĝo. Tie tajpu viajn retpoŝtadreson kaj pasvorton.
Se vi ne sukcesas ensaluti, ne provu registriĝi duan fojon. Provu

Mi forgesis mian pasvorton – kion fari?
Elektu ‘Mi forgesis mian pasvorton’ sur la ensaluta paĝo kaj sekvu la proceduron.


Alklaku ‘Ricevu insteukciojn’. Jen la retmesaĝo kiun vi ricevos:

Alklaku la ligilon en la mesaĝo kaj enigu la novan pasvorton dufoje en la sekva paĝo:

Poste devus aperi ĉi tio:

Krei eventan paĝon
Kelkaj bazaj reguloj
Pro teknikaj kaj praktikaj kialoj, urbonomoj aperas en la loka lingvo en Eventa Servo. Nur ĉefurboj kaj kelkaj esceptaj urboj aperas en Esperanto. Temas ĉefe pri Bjalistoko.

Montri datumojn de Eventa Servo sur mia retejo
Eventa Servo ne nur estas retejo, sed ankaŭ datumbazo kiu estas alirebla de aliaj retejoj. Jen kelkaj ekzemploj.
ICS Calendar
- Esperanto Nederland
- Esperanto en Berlino
- Svisa Kalendaro: https://svisa-esperanto-societo.ch/kalendaro/
- Provizora fontopaĝo de la Svisa Kalendaro: https://benelukso.eu/venontaj-eventoj/
Jen listo de “shortcut parameters” de ICS Calendar. https://icscalendar.com/icsdocs/
Kaj jen ekzemplo kiel mi aldonis rektan ligilon al Google Maps https://icscalendar.com/icsdocs#location
[ics_calendar url=”https://eventaservo.org/webcal/lando/ch.ics” eventdesc=”true” reload=”1″ hidealldayindicator=”true” monthnav=”both” location=”maplinks”]
Google Calendar
- Benelukso kaj ĉirkaŭaĵo: eventoj kaj okazaĵoj. Vidu la rezulton en https://benelukso.eu
- Ĉi tiu kalendaro uzas la konton…
- Nur en Belgio. Vidu la rezulton en https://benelukso.eu – vidu https://esperanto-wallonie.be/fr/nos-evenements
- Ĉi tiu kalendaro uzas la konton…
- Kalendaro de la Esperantista Brusela Grupo: http://www.esperantobruselo.org/drupalo/eo/content/2012/02/23/kalendaro_de_okazonta%C4%B5oj_esperantaj
Rekta ligilo al la organiza paĝo de Eventa Servo
- Esperanto Brugge: https://esperanto.be/brugge
- Esperanto Gent: https://esperanto.be/gent
Iframe
- Baza iframe ekzemplo EO3000
- Esperanto 3000 Loveno: https://www.esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html
Fonto: https://eventaservo.org/o/EO_3000?iframe=1
- Esperanto 3000 Loveno: https://www.esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html
- Esperanto Hameln: https://esperanto.de/hameln
- Esperanto Hamburg: https://www.esperanto.de/hamburg
- Espéranto Liège https://esperanto-wallonie.be/fr/liege