Markoj en Esperanto

Markoj en Esperanto

Neesperantistaj asocioj kaj firmaoj kiuj tamen konscie elektas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj! Esperanto estas pli populara ol tiom, kiom multaj imagas. Markolibro ne nur helpas esperantistojn konscii pri grupoj, kiuj mem elektas nomon en Esperanto, sed montras al tiuj grupoj, ke nia komunumo pozitive atentas pri ili. Tio naskas eblojn por pluraj kunlaboroj kun grupoj, kiuj agadas komerce aŭ pri aliaj kampoj de nia socio. Mi intertempe laboras pri nova, kvinlingva eŭropa Markolibro, kiu povos evolui al alikontinentaj markolibroj. Temas pri longedaŭra projekto. Regule aperas novaj markonomoj. Via subteno estas nepra instigo al tio!

Ŝajnas esti nova tendenco: doni al kompanio, produkto aŭ servo nomon en Esperanto. En 2015, ekzemple, la flandra Ruĝa Kruco malfermis du novajn gravajn konstruaĵojn en Mechelen: Sango kaj Sukuro. Vredeseilanden en somero de 2017 decidis adopti novan nomon tutmonde: Rikolto. Mia intereso estis vekita…

Nederlandlingvaj eldonoj

Post iom da serĉado mi trovis ke en 2011 aperis listo de ĉ. 90 markoj/varoj en la retpaĝo http://esperantomarkoj.inf.hu/  Mi ek-ĝisdatigis tiun liston, sed rapide rimarkis ke nur en Belgio ekzistas pli ol 100 (!) belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto. Mi entuziasmiĝis pri tio kaj kreis nederlandlingvan broŝuron. Mi baldaŭ rimarkis, ke multaj kompanioj kaj asocioj trovis inspiron en Esperanto por sia (nova) nomo ankaŭ en Nederlando. Mi tiam decidis fari Beneluks-version. Ĝi estis eldonita en 2019.

120-paĝa libro (nederlandlingva) kostas 6 EUR kaj estas aĉetebla nur en la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo aŭ rekte de Yves Nevelsteen dum renkontiĝoj.

La markolibro-projekto iĝis parto de fonduso Instigo. Tial mi povas senpage disponigi la du aperintajn verkojn en PDF-versio. Alklaku la bildon por ĝin elŝuti:

Plurlingva eldono

Nuntempe mi laboras pri kvinlingva internacia markolibro. Tio estas ege multe da laboro!

Mi kreis Telegram-grupon “Markoj en Esperanto” kie ni kune kolektas kaj prikomentas Esperanto-inspiritajn markonomojn. Mi invitas vin aliĝi al tiu grupo. Estas jam 50 membroj!

Ĉar ne ĉiu volas ekkoni, instali aŭ ekuzi novan programon kiel Telegram, mi eksportis la babilejan historion de la grupo. Alklaku la dekstran bildon por tralegi ĝin kiel en normala retejo!