Yves Nevelsteen

Prelegoj

Jen kelkaj temoj pri kiuj mi povas prelegi en via loka klubo aŭ dum renkontiĝo.

Fonduso Instigo

Instigo-Liberapay, sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio, estas fonduso kiu subtenas Esperanto-agadojn, kiuj celas provizi retajn servojn en Esperanto. Diferenco kun aliaj fondusoj: ni kolektas monon por ĝin pludoni al homoj kiuj pruvis sin, por danki kaj instigi ilin – por motivigi ilin daŭrigi: “Vi bone faris, daŭrigu tiel; via agado helpas la Esperanto-komunumon”. Mi volas prezenti al vi https://instigo.be

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo

Komputeko

Komputeko (mallongigo de “Prikomputila terminokolekto”) estas reta projekto de E@I (https://ikso.net/projektoj/), kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon. Mi iniciatis Komputekon en 2006. Ekde 2018 mi ek-kunlaboris kun Robin van der Vliet pri tradukado de Telegram al Esperanto (www.telegramo.org). La kunlaborado pli intensiĝis kaj ni eklaboris pri nova Komputeko-retejo (www.komputeko.net). La rezulton mi volas prezenti al vi dum mia prelego.

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo

Oftaj eraroj en Esperanto: projekto Senerarigo

Eraroj abundas en Esperantujo. Instruinte kaj provleginte, mi kolektis oftajn erarojn. Mi volonte prezentos al vi resumon de tiuj eraroj kaj planas pri tio novan projekton: Senerarigo.

Daŭro de la prezento: unu kaj duona horoj

Eventa Servo

La retejo www.eventaservo.org estas moderna internacia kalendaro pri Esperanto-rilataj eventoj.

Fernando Ŝajani estas ĝia kreinto kaj mi estas ‘ĉefhelpanto’: konsilanto, testanto de novaj funkcioj kaj komunikanto (kun uzantoj kaj gazetaro).

Daŭro de la prezento: unu kaj duona horoj

Telegram

Telegram estas senpaga nuba komunikilo kiu ekzistas en Esperanto. Ĝi multe helpas min komuniki kaj agi pli efike pri Esperanto.

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo.

Vivi en lando kun tri oficialaj lingvoj: Belgio

Mi estas belgo, flandro, kaj bone scias pri la lingva situacio. Ĝi estas sufiĉe “kurioza”.

Daŭro de la prezento: ĉ. unu horo