Yves Nevelsteen

Paralela Universo 2019 Antverpeno

Enkonduko

InstagramFacebookGoogle-grupoTelegram ĉefa grupoTelegram Antverpena grupo

Yves Nevelsteen (Loveno), Klaas Dijkstra (Antverpeno) kaj Viviane Tits (Lieĝo) invitas ĉiujn al Antverpeno por unuafoje partopreni en Paralela Universo. Vi jam bonvenas ekde vendredo!

  • 16/8 20h: prelego de Yves Nevelsteen pri Somera Esperanto-Programado – informoj en Eventa Servo spekti ĝin en YouTube
  • 17/8 10h-17h: PU en Antverpeno – informoj en Eventa Servo En la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo, kun paroliga rondo (kurso), ludado kaj ebleco aĉeti librojn

Kio ĝi estas? Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. Paralela Universo ne estas telekongreso. La celo estas ĝui amikecon kun la homoj kiuj estas proksime de vi. Tamen, parto de la amuzo de la tago estas dividi fotojn kaj rakontetojn kun la aliaj grupoj kiuj kunvenas. Tial ni intencas afiŝi fotojn kaj salutojn per Telegram. Eble ni ankaŭ interkomunikos pervoĉe kaj registros filmetojn dum la evento.
Kie ĝi okazos? PU okazos en la tuta mondo. En Benelukso en 2019 ĝi okazos en la Esperantocentro de Antverpeno, Lange Beeldekensstraat 169. Estas tie kunvenejo, oficejo, librovendejo, trinkejo kaj kuirejo.
Kial ĝi estas? Por doni al vi la oportunon paroli Esperanton nerete, renkonti novajn amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn. Nia celo estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povos sen vojaĝi tro for. Ni celas ke oni povu atingi eventon malpli ol 4 horoj for.
Kiu venos? Konfirmis ĝis nun sian intencon ĉeesti Yves, Lode, Klaas, Ella, Ĝefo kaj Viviane. Venus ankaŭ Rudi Koot el Nederlando. Viviane kunportos kelkajn lernantojn el Lieĝo. Pluraj aliaj aliĝos; invitu viajn amikojn! Facebook-eventopaĝo.
Kion ni faros? Ni vidos surloke. Jen niaj planoj:

  • 10h bonvenigo (Yves)
  • 10h30 ni kune malkovros la Esperantocentron. Eblos dum tuta tago aĉeti librojn. FEL-eldonojn vi rajtos aĉeti rabatite je 10%,  kiam oni tiam abonos la revuon Monato vi ricevos ĝin 3 monatojn senpage. (Yves)
  • 11h Yves gvidos paroligan rondon. Lode instruos pri gramatikaĵoj laŭ bezono.
  • 12h Viviane prezentos la lokajn grupojn de Lieĝo kaj/aŭ Tilff per PowerPoint-prezento.
  • 13h komuna manĝo. Ella pretigos supon aŭ spagetojn; iom dependos de la kvanto de homoj.
  • 14h Adam Brooking prezentos sian ludon ‘Fek parolu‘ kaj Lode Van de Velde prezentos sian tabulludon “La granda vojaĝo”. Poste ni kune ludos!
    Troviĝas pluraj Skrablo-tabuloj en la Esperanto-centro kaj ankaŭ aliaj ludoj.
  • 15h ni provos kontakti la aliajn PU-grupojn en la mondo per Telegram (verŝajne jam pli frue; dependos). Jen ligilo al la PU-Telegram-babilejo. Eventuale ni uzos ankaŭ Facebook. Jen ligilo al la PU-Facebook-grupo.
  • 16h Klaas montros filmojn kun subtekstoj en Esperanto (20-45 minutoj)
Loka horo en San Francisco
Loka horo en Belgio
Loko horo en Litovio
Loka horo en Seulo