Yves Nevelsteen

Veteranotago LVS oktobro 2019

Ivo Durwael invitis “veteranojn” por kunveni dimanĉon, la 13an de oktobro en la sidejo de FEL kaj LVS. Post aperitivo, je la 13a horo, Hilde Van den Driessche regalis nin per gastronomia delikataĵo: angilaĵo en verdaĵo. Post la manĝo, Paul Peeraerts montris trafajn bildojn el la historio de nia landa movado ekde kiam li aktivis. Li elektis bildojn surbaze de la anoncitaj partoprenantoj. Dum la prezentado okazis eksplodo da klarigoj kaj anekdotoj de la ĉeestantoj. Iuj partoprenantoj mem kunportis fotomaterialon.