Yves Nevelsteen

Vikipedio

Kopii kodon

• Eksteraj ligiloj
• Libera Folio
• * [https://LIGILO TITOLO], artikolo en [[Libera Folio]] aperinta 2024-01-01 ({{eo}})
• Kern.Punkto
• Fontindiko
• Normala referenco EO:
• <ref>[https://LIGILO], artikolo en [[Libera Folio]] aperinta 2024-01-01 {{eo}}</ref>
• Aliningva Vikipedio: <ref>En ”[[:fr:Référence:L’Enquête (Hérodote)|Enquête]]”, livre II-3</ref>

Enkonduko

ATENTON – ĉi tiu paĝo estas MALNETO. Iuj teksteroj povas tial esti malklaraj; mi plibonigos la tuton iom post iom. Dankon pro via interesiĝo pri Vikipedio kaj pri miaj klarigoj pri ĝi.

Mi (Yves Nevelsteen) komencis kunlabori en 2005 pri la reta enciklopedio Vikipedio. Intertempe mi verkis plurajn manlibrojn, prelegis kaj organizis trejnadon pri Vikipedio.

Vikipedio – praktika manlibro

Verŝajne iam aperos la informoj de ĉi tiu paĝo en iu volumo de mia projekto Eksterrete.

Kunlaborantoj – kontribuoj de uzantoj – aktuale (aŭgusto 2019)

Nuntempe, krom pri verkado de nova manlibro, mi ĉefe kunlaboras kun Robin van der Vliet (ankaŭ Robin-roboto), Lode Van de Velde kaj Anna Striganova pri fotoj.
Mi planas ankaŭ kunlabori kun la litova fotisto Gražvydas Jurgelevičius. Li multe fotis dum BET.

• Yves kaj Anna: dum venontaj monatoj Anna limigos sin al fotado kaj mi al asistado pri alŝutado kaj ‘vikipediaj teknikaĵoj’. Ja tiel ni vere konkrete kunlabore pliriĉigos kaj pli-indigos Vikipedion. Aktivuloj (redaktoroj de revuoj kaj kreantoj de prezentoj ktp) iom post iom ekuzos ĝin por elŝuti fotojn de famaj esperantistoj, vi vidos! Ja en Vikipedio troviĝos de plej multaj prelegemuloj belegaj, aprobitaj, senkopirajtaj fotoj.
• Robin: estas kelkaj UEA-estraranoj kaj LKK-anoj, kiuj ne havas foton en Vikipedio. Mi faris liston de homoj kun Vikipedio-artikolo, kiuj ĉeestas UK, kiuj ne havas foton en sia artikolo. Estas 94 homoj

Ĉu vi volas ekverki en Vikipedio?

Prenu tempon por trankvile tralegi la konsiletojn, ekkonu la uzatajn terminojn kaj eksciu pri oftaj demandoj je la paĝo Helpo:enhavo. La tuton kunverkis Ziko van Dijk; estas do tre bone ellaborita!

Mi povas klarigi al vi la bazon per unuhora instruado per Skype kaj poste helpi vin pri praktikaĵoj. Ne hezitu kontakti min pri tio.

Utilaĵoj

Konsiletoj por efike uzi Vikipedion

Por rekte ligi al sekcio, aldonu #[nomo de la sekcio] post la URL. Ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio_en_Esperanto#Galerio kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Baltiaj_Esperanto-Tagoj#Eksteraj_ligiloj

Bildojn aldoni

Mi forte rekomendas alŝuti nur fotojn kiujn vi mem faris. La originalaj fotoj havas metadatumojn pri la fotilo, pri la dato, ktp. Oni nenie vere skribas pri tio, sed Robin jam plurfoje rimarkis, ke oni forigis fotojn, ĉar ne temis pri originalo (sed pri kopio de socia retejo kiel Facebook). Do, se vi alŝutas foton, nepre alŝutu la originalan, altidistingvan bildon. Alŝutu dosieron kun metadatumoj. Wikimedia Commons senpage konservos ĝin en sia servilo. Ĉar temas pri foto kiun vi mem faris kaj donacis (permesilo CC-BY, ekzemple), redaktoroj de gazetoj kaj retejoj rajtos transpreni ĝin (kun mencio de fontindiko kaj aŭtoro ktp). Estas granda avantaĝo, ĉar ofte mankas al ili bonkvalitaj fotoj.

Kodo por aldoni bildon:

[[File:Pong (28684491143).jpg|thumb|right|400px|Homoj ludantaj al pligrandigita versio de la fama videoludo [[Pong]].]]

Aldoni bildojn nur al la Esperanta Vikipedio

Foje eblas alŝuti bildon nur al la Esperanta Vikipedio. Ekzemple gravas tiel fari por kopirajtita materialo kiel librokovriloj; vidu Mil unuaj vortoj. Por aldoni bildon nur al la Esperanta Vikipedio, en la adresbreto de via retumilo aldonu https://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:NOMODELAALDONOTABILDO.jpg Poste vi havos la eblon ĝin alŝuti.

{{justa uzo}}
{{Informkesto justa uzo
|Priskribo= la kovrilpaĝo de “Sed nur Fragmento”
|Fonto= mem skanita en la Esperanto-domo de Antverpeno
|Artikolo= Sed nur fragmento
|Kvanto= nur koverto
|Malkvalita_distingivo= jes
|Kialo= ilustraĵo por la artikolo
|Anstataŭeco= ne anstataŭebla
|alia_informo=

{{kovrilpaĝo}}

Robin van der Vliet [31.01.21]:
Estas multaj problemoj pri “justa uzo”. Antaŭ iom da tempo foriĝis pli-malpli 50 dosieroj, ĉar ne plenumiĝis ĉiuj kondiĉoj por justa uzo. (Kelkaj bildoj povis esti savitaj, sed plejparte iris en la rubujon, ekz. ĉar la alŝutinto ne respondis aŭ jam mortis). La ŝablono “justa uzo” ne vere estas preferinda… Ĝi nur estu uzata, kiam ne vere eblas alimaniere. “Justa uzo” estas koncepto el la usona kopirajt-leĝaro. Ĝi signifas, ke oni rajtas uzi ion neliberan, se oni faras tion pro nekomerca uzo, kaj se oni faras tion en maniero, kiu ne damaĝas la originalan posedanton. Pluraj Vikipedioj, ekz. la nederlanda Vikipedio, entute ne permesas tiun permesilon, ĉar en la nederlanda kopirajt-leĝaro ne ekzistas la koncepto “justa uzo”.

Alŝuti bildojn al Wikimedia Commons

Robin: kiam bildo estas aspekte tiom simpla (kelkaj vortoj + kelkaj simboloj + fonkoloro), vi povas alŝuti ĝin al Wikimedia Commons. Vidu la kovrilon de Poŝamiko (mi mem alŝutis)

Ĝenerale validas la jena logiko, se temas pri librokovrilo: se foto uzata sur librokovrilo estas libera, tiam la kovrilo mem ankaŭ estas libera. Ekzemple tiel verŝajne estas por “La nekredebla aventuro de la misio Moresten‘”. Tio verŝajne estas malnova pentraĵo jam delonge senkopirajta.

Bildo alŝutita al Wikimedia Commons povas esti uzata en VIkidatumoj kaj kiam ili uziĝas tie, ili povas esti uzataj de ekz. Google por informkestoj.

Vidu ankaŭ https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Book_covers_in_Esperanto

Struci (tranĉi) bildojn / Bildostucilo

Robin rekomendas uzi https://tools.wmflabs.org/croptool/
Per ĝi oni povas tre facile ĉe Komunejo tranĉi bildojn sen la kutima kvalitoperdo. Eblas unue alŝuti la originalan dosieron, poste iri al https://tools.wmflabs.org/croptool/ kaj entajpi la nomon, kaj tuj poste tranĉi.

Eblas ankaŭ “aktivigi” la utilaĵon Croptool sur tiu ĉi paĝo: https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:CropTool (tradukinda paĝo)

Estas rekomendite elekti tie “Lossless” (senperda). Ĝuste tio evitas, ke kvalitoperdo okazas.

Indas aldoni kategorion al foto kiam oni ĝin aldonas al la Komunejo, ekzemple  https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Esperantists_of_Belgium

Ne necesas esti pli sankta ol la papo…

Anna Striganova kaj mi longe priparolis nian kunlaboron pri vikipediaj fotoj. Dum BET2019 ni finfine decidis pri jena pragmatika ‘solvo’: mi ensalutas en Wikimedia Commons ŝianome; per ŝiaj ensalutiloj. Ne estas 100% en ordo, sed ja tute laŭ la spirito de Vikipedio. Nur temas pri teknika asistado vere; Anna prenas foton, mi petas permeson, ĉiu konsentas kaj en Wikimedia Commons aperas kvazaŭ Anna alŝutis. Ĉar ja ŝi prenis la foton, prave. Laŭ spertaj vikipediistoj, tio plurfoje okazas kaj silente akceptatas.

Eksteraj ligiloj

Eksteraj ligiloj riskas “malaperi” post iom da tempo. Tial bonas konsekvence krei kopion de la koncerna paĝo en la WayBack Machine. Tiucele ekzistas kromprogramo por Firefox: Archive Webextension. Vidu la ekzemplan paĝon artikolon pri la Esperanto-movado en Venezuelo.

* [https://telegra.ph/Kiel-Mi-Starigis-Oficialajn-Esperanto-Kursojn-en-Mia-Universitato-en-Venezuelo-01-14 Kiel Mi Starigis Oficialajn Esperanto-Kursojn en Mia Universitato en Venezuelo] [https://web.archive.org/web/20190121105414/https://telegra.ph/Kiel-Mi-Starigis-Oficialajn-Esperanto-Kursojn-en-Mia-Universitato-en-Venezuelo-01-14 (arkivo)], artikolo de Jesuo R. Cedeño aldonita la 14-an de januaro 2019. {{esperante}}

EnhavTradukilo / ContentTranslation

Mirinda novaĵo: Wikipedia integrates Google Translate into article translation tool for editors
Mi ĵus provis kaj efektive funkcias nun la EnhavTradukilo kun Google Translate. Oni devas iom alkutimiĝi, sed provu foje. Prefere ja publikigu la rezulton al subpaĝo de via uzantopaĝo (eblas agordi tion). Instrukcioj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradukilo Artikoloj kreitaj per la EnhavTradukilo.

Instali ekde Google chrome://extensions/ kaj poste ŝalti tion ĉe la agordoj.

Ligi al alilingvaj artikoloj

Baze: oni ligu ilin alklakante ‘Redakti ligilon’ maldekstre. poste elektu lingvon (mallongigo fr nl ktp) kaj la artikolon al kiu vi volas referenci:

En la esperantlingva Vikipedio la lingvoversioj estas ligitaj al Vikidatumoj (Wikidata); en plej multaj nacilingvaj vikipedioj ankoraŭ ne.

Se vi volas, ke intervikia ligilo aperu en la teksto, kio kutime estas evitinda, vi devas aldoni : tuj post la komencaj duoblaj krampoj. Ekz. [[:en:House|domo]] fariĝas. domo. Evitinda tio estas, ĉar nespertaj uzantoj povus miri, se post klako sur la ligilon, ili subite estas en alilingva vikipedio aŭ eble eĉ en alia projekto.

Ligiloj

Per tiu paĝo oni povas trovi ĉiujn uzojn de certaj ligiloj: Esploru retligilojn.

Referencoj

<ref>[http://vortaro.net/#Scilo Scilo] en [[Plena Ilustrita Vortaro]]</ref>

<ref>[http://uea.org/gk/693 Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 693: Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis], la 19-a de julio 2017 {{eo}}</ref>

<ref>{{ReVo|badminton|Badmintono}}</ref>

Eblas ankaŭ uzi Ŝablono:Citaĵo el la reto

Ŝablonoj

Vidu www.tinyurl.com/sxablonoj

Vivtempo: naskiĝo kaj morto – https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Vivtempo

{{Vivtempo|De Smedt, Petro|1934}}

Transigo de datumoj al Vikidatumoj kaj uzi ilin por la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{Vivtempo}} (ekzemplo; eble ŝajnas en la ekzemplo, ke la roboto simple nur forigas aferojn, sed ĝi unue kontrolas ĉu la datumoj jam estas tiel konservitaj ĉe Vikidatumoj, la paĝo daŭre estas en la ĝusta kategorio eĉ sen la jaro-parametroj)

{{Informkesto kantisto
| nomo = Bruce Springsteen
| dosiero = Bruce springsteen front.jpg
| priskribo de dosiero =
| grandeco de dosiero =
| larĝa dosiero =
| fono = soloa kantisto
| naskonomo = Bruce Frederick Joseph Springsteen
| alie nomata = “The Boss”
| kromnomo =
| naskiĝo = [[23-an de septembro]] 1949 [[Freehold]]
| morto =
| deveno = {{Flago|Usono}} [[Freehold]], [[New Jersey]], [[Usono]]
| instrumento = [[kantado]]
[[gitaro]]
[[harmoniko]]
[[piano]]
| tipo de voĉo =
| ĝenro = [[Rokmuziko]]
[[Heartlanda roko]]
[[Folko]]
| profesio = [[kantisto]]-[[komponisto]]
| aktivaj jaroj = [[1965 en muziko|1965]] – nuntempo
| eldoninto = [[Columbia Records]]
| parencaj temoj = [[E Street Band]]
[[The Castiles]]
[[Steel Mill]]
[[Dr. Zoom and the Sonic Boom]]
[[Bruce Springsteen Band]]
[[The Seeger Sessions Band]]
[[USA for Africa]]
| ttt = [http://www.brucespringsteen.net/ www.brucespringsteen.net]
| nuntempaj membroj =
| antaŭaj membroj =
| signifa instrumento = [[Fender Telecaster]]

Informkestoj

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:%C5%9Cablono:Informkesto

Ĝermoj

{{Ĝermo|esperantisto|biografio}}

Difinitaj parametroj por ĝermoj. Vidu sube de https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:%C4%9Cermo

Tradukita

{{Tradukita
| lingvo = nl
| artikolo = M – Museum Leuven
|revizio = https://nl.wikipedia.org/w/index.php?title=M_-_Museum_Leuven&oldid=49273523

Rezultiĝas en: “En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo M – Museum Leuven en la nederlanda Vikipedio.”

Informkesto gazeto

{{Informkesto gazeto
| Nomo = Unesko-Kuriero
| Bildo = Unesko_Kuriero_2.jpg
| Titolo = Kovrilpaĝo de la 2-a numero Julio-Septembro 2017
| Speco = kultura revuo
| Ĝenro =
| Formato =
| Periodeco = trimonata
| Establodato = [[1946]]
| Ĉesigita publikado =
| Lando = [[Parizo]]
| Urbo = [[Francio]]
| Posedanto =
| Publikigisto =
| Politiko =
| Stabo =
| Eldonkvanto =
| Redaktisto = [[Eric Falt]], [[Vincent Defourny]] k.a.
| Ĉefredaktisto =
| Kunredaktisto =
| Etataj aŭtoroj =
| Adreso =
| Retejo = [http://uea.org/revuoj/esperanto UEA.org/Revuoj/Esperanto]
| Lingvo = [[araba lingvo|araba]], [[ĉina lingvo|ĉina]], [[angla lingvo|angla]], [[franca lingvo|franca]], [[portugala lingvo|portugala]], [[rusa lingvo|rusa]], [[hispana lingvo|hispana]]<ref>https://en.unesco.org/courier/our-team</ref> kaj Esperanto.
| Prezo = senpaga biteldono
| ISSN = 2521-7356

‘’’Unesko-Kuriero’’’ estas la oficiala revuo de [[Unesko]]

Redaktas

{{redaktas
|redaktanto=Yvesn
|komenco=13-a de januaro 2018
|fino=14-a de januaro 2018
|daŭro=unu tago}}

Kategorioj

[[Kategorio:Esperanto-gazetoj]]
[[Kategorio:Unesko]]
[[Kategorio:Aperis en 1948]]

Referencoj

<ref>{{Cite web|url=https://uea.org/info/eo/kio_estas_uea|title=Universala Esperanto-Asocio: Kio estas UEA?|access-date=la 27-an de Aŭgusto 2021|language=eo}}</ref>