Yves Nevelsteen

Yves Nevelsteen – enkondukoj

Espéranto France – turneo novembro 2019

Yves NEVELSTEEN (1974-BE) estas tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo.Yves bone parolas la nederlandan, la francan, la anglan kaj la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007-2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li (kun)organizis la beneluksan junularan kaj familian renkontiĝon PSKK inter 2002 kaj 2008. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons. Yves instruas Esperanton al progresantoj en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Studosemajnfino en Nederlando. Por Eldonejo Libera li estas provleganto kaj li konsilas diversajn tradukantojn de programoj kaj retejoj. Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn.

Vikimedio EO

Membro de Revizia komisiono

Estas belga esperantisto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko. Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), estrarano de E@I (2007-2009).

Mi estas Yves – tradukisto, eldonisto kaj komputilisto. Esperanton mi eklernis en 1989. Mi estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007-2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj (Eksterrete). Ekde 2002 mi (kun)organizas diversajn renkontiĝojn en Benelukso kaj Germanio. Mi regule instruas Esperanton, prelegas kaj organizas trejnadon, ekzemple pri Vikipedio. Ekde 2020 Yves estas ‘profesia esperantisto’. Li okupiĝas pri Eventa Servo, kreis Fonduson Instigo kaj interalie redaktas kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn por Flandra Esperanto-Ligo kaj Espéranto Wallonie.

Panteono de Edukado.net

Yves NEVELSTEEN estas eldonisto, enpaĝigisto, komputilisto, tradukisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio.

Li bone regas la nederlandan, la francan, la anglan kaj la germanan. Esperanton li eklernis en 1989. Li estas iama prezidanto de Flandra Esperanto-Junularo (2004 ĝis 2007), estrarano de E@I (2007-2009) kaj verkinto de plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj (Komputeko), manlibroj pri Vikipedio kaj diversaj praktikaj broŝuroj pri komputilaĵoj. Li (kun)organizis la beneluksan junularan kaj familian renkontiĝon PSKK inter 2002 kaj 2008. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Yves instruas Esperanton en Benelukso, gvidas plurajn paroligajn rondojn kaj organizas trejnadon por instigi kaj helpi aktivulojn pli bone komuniki kaj pli efike uzi komputilon kaj interreton. Ekde 2018, li estas ankaŭ unu de la instruistoj dum la Stud-semajnfino en Nederlando (nivelo: progresantoj). Por Flandra Esperanto-Ligo li interalie helpas pri la libroservo kaj enpaĝigas revuojn kaj librojn. Ekde 2019 Yves pli aktivas en la suda parto de Belgio. Li multe provas kunlaborigi flandrojn kaj francparolantojn.
Fine de 2019, Yves faris prelegvojaĝon tra Francio, laŭ invito de Espéranto France. Li prelegis interalie pri Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto kaj pri Eventa Servo. Tiun ĉi lastan projekton kreis Fernando Ŝajani; Yves estas ‘ĉefhelpanto’: konsilanto, testanto de novaj funkcioj kaj komunikanto (kun uzantoj kaj gazetaro).
Por Eldonejo Libera, Yves estas provleganto. Li regule helpas pri provlegado de diversaj retejoj kaj libroj. Ankaŭ la novan Manlibron pri instruado de Esperanto li provlegis. Li cetere enhave kontribuis al tiu ĉi verko per du artikoloj.
Komence de 2020, Yves iĝis komisiito de UEA pri reta agado. En aŭgusto 2020, dum la Virtuala Kongreso de Esperanto, li de la estraro de UEA ricevis diplomon pri Elstara Agado, pro elstara kunlaborado en pluraj retaj agadoj (Eventa Servo, Vikipedio, Komputeko), starigo de la fonduso Instigo-Liberapay, Esperanto-traduko de retejoj kaj programoj kaj aliaj projektoj, kiel Eksterrete kaj kolekto de markoj en Esperanto. (Panteono de Edukado.net)